Korpuso de la Karabenistoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Arma dei carabinieri | |||||
ĝendarmaro | |||||
Komenco | 13-a de julio 1814 vd | ||||
Lando(j) | Italio vd | ||||
Sidejo | Romo | ||||
Moto | Nei Secoli Fedele | ||||
Filioj | Centro Sportivo Carabinieri (en) Meteomont (en) vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Korpuso de la Karabenistoj estas unu el la kvar italaj armitaj korpusoj. Ĝi estas armea komplekso de polico en permanenta servado de la itala Publika Sekureco. Estante kaj armea kaj polica komplekso, oni atribuas al ĝi armean taskon por defendo de itala lando, ĝi garantias la sekurecon de la itala diplomataro elsterlande, partoprenas en armeaj manovroj kaj en Italio kaj ekster Italio, praktikas taskojn de armea polico, kaj ankaŭ de armea juĝa polico; kiel polico ĝi praktikas taskojn de juĝa polico kaj Publika Sekureco.
En la jaro 2006, la Korpuso de la Karabenistoj havis 112 226 homojn, el kiuj 709 estis virinoj.
Ĉar karabenistoj kutime ne plu portas karabenojn, oni en Esperanto foje uzas la esprimon "karabinieroj".